komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Sursee estas historia urbo, komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 8573 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sursee (distrikto) kaj Sursee (stacidomo). |
Sursee | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Lucerno | ||||
Distrikto | Sursee | ||||
Koordinatoj | 47° 10′ 28″ N 8° 6′ 30″ O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 8573 | ||||
Areo | 6,06 km² | ||||
Alteco | 504 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 6210 | ||||
Komunumkodo | {{{kodo}}} | ||||
Sursee situas ĉe la nordokcidenta fino de la Lago de Sempach, ĉe la bordo de la rivero Suhr, kiu tie elfluas el la lago. Al la urbo Sursee ankaŭ apartenas la loko Mariazell.
La komunumo Sursee limas en nordo al Geuensee, en oriento al Schenkon, en sudo al Oberkirch, kaj en okcidento al Mauensee kaj Knutwil.
La urbo Sursee situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten tra Zofingo al Lucerno.
La urbeto ankaŭ disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo al Tiĉino.
Setlejoj ekzistis en la regiono de Sursee ĉirkaŭ la Lago de Sempach jam en la bronzepoko. Dum romia tempo en Sursee ekzistis fortigita Vicus, romia urbeto kun administraj kaj merkataj funkcioj. Per la urbrajtletero el la jaro 1299 la Grafoj de Kiburgo garantiis al Sursee la urborajton kaj aldonis al ĝi krom la jam ekzistanta merkatorajto aliajn privilegiojn.
En la jaro 1415 la lucernanoj konkeris la urbeton, tamen Sursee sukcesis konservi siajn privilegiojn ankaŭ sub la novaj regantoj. Ekde la jaro 1803 Surse estas la ĉefloko de la samnoma distrikto.
En Sursee naskiĝis la 19-an de marto 1928 la famkonata katolika teologo kaj kritikanto de la papo kaj eklezio Hans Küng.
Distrikto Sursee | |
---|---|
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.