Surgenuiĝado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Surgenuiĝado estas sonorigado, kiu ripetiĝis ĉiutage trifoje – dum krepusko, tagmeze kaj vespere.[1] Homoj devis dum sono de sonorilo lasi la laboron, surgenuiĝi kaj preĝi la preĝon de Anĝeluso. Tradicie oni sonorigas la surgenuiĝadon dum tempo de daŭro de tiu ĉi preĝo, do proksimume du kaj duono de minuto, kaj ĉar la preĝo de Anĝeluso konsistas el tri bibliaj versoj, iam oni sonorigas la surĝenuiĝadon kun duobla interrompo.[2] En la tempo, kiam ankoraŭ ne estis disvastigita portado de brakhorloĝo, ĝi servis ankaŭ al difinado de tempo. Dum matena surgenuiĝado oni ellitiĝis, dum la tagmeza oni tagmanĝis kaj ĉe la vespera oni sendis siajn infanojn dormi. La vespera surgenuiĝado atentigis pli aĝajn infanojn, ke ili devas reveni hejmen.[1] Malfruiĝintojn povis laŭ superstiĉoj tagmeze forkonduki tagmezulino kaj vespere poste surgenuiĝulino.[3] En kelkaj municipoj oni senĉese plu konservas la tradicion.[1]