![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/30/%25D0%25A5%25D0%25BE%25D0%25B6%25D0%25B4%25D0%25B5%25D0%25BD%25D0%25B8%25D0%25B5_%25D0%25BF%25D0%25BE_%25D1%2583%25D0%25B3%25D0%25BB%25D1%258F%25D0%25BC.jpg/640px-%25D0%25A5%25D0%25BE%25D0%25B6%25D0%25B4%25D0%25B5%25D0%25BD%25D0%25B8%25D0%25B5_%25D0%25BF%25D0%25BE_%25D1%2583%25D0%25B3%25D0%25BB%25D1%258F%25D0%25BC.jpg&w=640&q=50)
Surardaĵa promeno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La surardaĵa promeno (aŭ fajropromeno) estas fenomeno, kiam homoj promenas, kuras sur ardanta karbo aŭ – plej ofte – ligno. Ĉe kelkaj paganaj religioj oni venas al ekstazo antaŭ ol partopreni la promenadon.
Oni sugestas kunigi ĉi tiun artikolon kun Fajrokurado. Bonvolu diskuti en la Diskuto:Fajrokurado. Nur ensalutintaj uzantoj povas aranĝi tion. |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/30/%D0%A5%D0%BE%D0%B6%D0%B4%D0%B5%D0%BD%D0%B8%D0%B5_%D0%BF%D0%BE_%D1%83%D0%B3%D0%BB%D1%8F%D0%BC.jpg/640px-%D0%A5%D0%BE%D0%B6%D0%B4%D0%B5%D0%BD%D0%B8%D0%B5_%D0%BF%D0%BE_%D1%83%D0%B3%D0%BB%D1%8F%D0%BC.jpg)
Science oni klarigas la kapablon pri surardaĵa promenado jene: la ligno kaj karbo estas malbonaj varmokonduktiloj kaj havas etan varmokapaciton, same la cindro, kiu ĉirkaŭas la ardon. Tiel la karbo povas nur malrapide varmigi la ĉirkaŭaĵon, precipe materialojn kun granda varmokapacito kaj varmokondukteco, kiel la homa korpo.
La ardaĵ-promenanto iras relative rapide, iliaj piedoj tuŝas la karbon nur por mallonga tempo, tiel la dika kornhaŭto varmiĝas nur je maksimuma 100 °C. La varmon tre rapide forportas la sango. Alia fenomeno estas la Leidenfrost-efiko, kiam la ŝvitaĵoj de la plando vaporiĝas kaj formas tiele nekonduktan tavolon.
- Kategorio Surardaĵa promeno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)