Supra Manĉo, en hispana origine Mancha Alta [mAnĉa] estas interprovinca komarko de Manĉo formata de municipoj de la altebenaĵo de la provincoj Toledo, Ciudad Real, Kvenko kaj Albacete. Tradicie oni subkomprenis kiel Supra Manĉo la enorman teritorion kiu etendas el la supraj partoj de la ĉefaj manĉaj riveroj de la altebenaĵo (Záncara, Cigüela, Riánsares, Valdejudíos, Algodor, ktp), ĝenerale de la baseno de la rivero Gvadiano (ankaŭ iu areo de la basenoj de la rivero Taĵo kaj Júcar), kaj parte, kiel etenda zono kiu koncentras la plej karakterajn stepajn lagarojn (Lillo, Villacañas, Quero, Miguel Esteban, Las Mesas, Pedro Muñoz, ktp), loko de rezervo de akva sistemo.
Supra Manĉo | |
---|---|
Lando | Hispanio |
Limas norde kun la Comarca de Las Vegas (Madrido), La Alcarria, la Serranía de Cuenca kaj La Manchuela; sude, kun la manĉaj komarkoj de Kamparo de Sankta Johano kaj Kamparo de Montiel; okcidente la toledaj komarkoj de Torrijos, Los Yébenes kaj Montoj de Toledo; kaj oriente, la komarkoj de La Manchuela kaj La Mancha del Júcar.
Fizika, geografia kaj demografia kadro
Sinopsis comarca regional Mancha Alta[1] | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Provincaj subkomarkoj | Etendo [km²] | Loĝantaro [2006] | Denseco [loĝ/km²] | ||||
Kriptana Manĉo (CR) | 1.019,64 | 67.909 | 66,6 | ||||
Toleda Supra Manĉo | 3.061,83 | 98.244 | 32,1 | ||||
Albaceta Supra Manĉo | 1.520,89 | 43.329 | 28,5 | ||||
Kvenka Manĉo | 4.530,00 | 73.059 | 16,1 | ||||
................................................. | |||||||
Totaloj: | 10.132,36 | 282.541 | 27,9 | ||||
La tipo de klimato povas esti konsiderata mediteranea kontinenta, tial la temperaturoj estas ekstremaj, kun varmegaj someroj (averaĝaj temperaturoj superaj al 26º) kaj malvarmegaj vintroj (averaĝaj temperaturoj malsuperaj al 6º)
Enhavas ĉirkaŭ 89 municipojn en 4 provincaj subkomarkoj: Toleda Supra Manĉo (20); Kvenka Manĉo (61); Kriptana Manĉo (4); kaj Albaceta Supra Manĉo (4). Tio reprezentas ĉirkaŭ 26 % de la totala etendo de Manĉo de 38.565 Km², en 11 komarkoj kaj 286 municipoj. Kaj pli da 27 % de la populacio rilate al la tuta regiono (de la totalo, 1.037.030 loĝ. INE-2006), prezentante averaĝan densecon iom superan al la totalo de 26,9 loĝ/km².
Notoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.