Superalojo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Superalojo, aŭ alojego, estas alojo kiu montras kelkajn ŝlosilajn karakterojn: nome elstara mekanika forto, rezisto al disformigo, bona surfaca stabileco kaj rezistado al korodo aŭ oksidado. La kristala strukturo estas tipe kubsistema aŭstenito. Ekzemploj de tiaj alojoj estas Hastelloy, Inconel, Waspaloy, Rene, Haynes, Incoloy, MP98T, TMS, kaj CMŜ.
Superaloja disvolvigo ege dependas el kemiaj kaj procezaj plinovigoj. Superalojoj disvolvigas altatemperaturan forton pere de solidsolva plifortigo. Grava plifortiga mekanismo estas precipita plifortigo kiu formas duarangan fazon de precipitaĵoj kiaj gamma prima kaj karbidoj. Rezistado kontraŭ oksidado aŭ korodo estas havigita de elementoj kiaj aluminio kaj kromio.
La ĉefa aplikado por tiaj alojoj estas en turbinaj motoroj, kaj por aviadiloj kaj por marŝipoj.