![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/66/Toledo_-_Puerta_del_Sol_1.jpg/640px-Toledo_-_Puerta_del_Sol_1.jpg&w=640&q=50)
Sunpordo (Toledo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sunpordo estas pordego situanta en la hispana urbo de Toledo. Ĝi estas de stilo mudeĥara kaj estis konstruita kiel enirejo en la enmuregita urbo. Ĝi estas de karaktero rememora, de granda influo nazaria. Ĝi datiĝas el la lasta kvarono de la 14a jarcento, do jam en kristana epoko, kvankam de islamaj nuancoj.
Rapidaj faktoj urba pordego [+], Lando ...
Sunpordo | ||
---|---|---|
![]() | ||
urba pordego [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Regiono | Kastilio-Manĉo | |
Situo | Toledo | |
- koordinatoj | 39° 51′ 40″ N, 4° 1′ 26″ U (mapo)39.8611-4.024 | |
![]() |
||
Sunpordo | ||
![]() |
||
Fermi
La enira arko estas hufofera arko kaj estas ene de punkteca arko. Estas konstruita el ŝtono. La kreneloj kaj la friso de la pordo estas el briko. Super la ĉefa arko estas triangulo kun diversaj religiaj figuroj kaj centre bildoj de kaj suno kaj luno, el kio devenas la nomo de Sunpordo.