From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sunŝtono (hispane Piedra del Sol) estas monolita disko el bazalto de olivino kun aludaj skribaĵoj al la azteka kosmogonio kaj la sunaj kultoj, populare nomita Azteka kalendaro tial ke ĝi havas la Kalkulon de la Tagoj, de la Eraoj kaj kalendarajn aspektojn, kie interpretoj de la rolo kaj signifo de tiu ĉi monolito diferencas inter specialistoj depost ĝia remalkovro en la 18-a jarcento.[1] Eble estis platformo por batalo de gladiadoroj,[2] verŝajne implikita en la azteka festivalo Tlacaxipehualiztli. Ĝi havas diametron de 3,60 metroj, estas 122 cm dika kaj pezas pli ol 24 tunojn.[3]
Ene de ĉi tiu monolito estas priskribitaj la movoj de la steloj kaj iuj cikloj en kiuj la monatoj daŭris dudek tagojn, la jaroj dek ok monatojn kaj jarcentoj 52 jarojn, kiuj estis renovigitaj.[4]
La skulptaĵo havas stabilan staton de konservado, tamen ĝia originala koloro perdiĝis pro jarcentoj da subĉiela ekspozicio. Krome, la centra parto estas damaĝita de multoblaj impaktoj de kugloj kiuj malbeligis la centran vizaĝon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.