Sufokiĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sufokiĝo estas la ŝtopiĝo akcidenta de la spiraj altaj kaj mezaj vtuboj, ĝenerale kiam malsukcesas la englutado de manĝaĵoj (misgluto), kaj kiu povas rezulti en provokado de la sufoko de la tuŝita subjekto kaj en la plej parto de la kazoj, kaj eĉ en la morto se oni ne atentas ĝin rapide. Ofte ĝi okazas pro manĝaĵoj pastecaj kiel maĉ-gumoj aŭ gumopiloloj ĉe infanoj aŭ pro grandaj pecoj de viando malbone maĉitaj ĉe plenkreskuloj.
La sufokiĝo produktatas akcidente kiam iu misglutas pecon duonsolidan de manĝaĵo de grando pli supra al tiu kiu povas pasi tra la traĥeo ŝtopigante tiun kaj produktante sufokon. Tio povas okazi ĉe sferaj solidaj aĵoj mezgrandaj aŭ malfacile retenataj (rulglobetoj, pilketoj) ĉe infanoj aŭ pecoj da viando (ofte) ĉe plenkreskuloj. La tempo ĉirkaŭkalkulita por rekuperi la uzon de la tuboj ne povas superi la 4 minutojn.