From Wikipedia, the free encyclopedia
Sudorienta Sulaveso (indonezie Sulawesi Tenggara, enlande foje mallongigata "Sultra") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 38 067 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sulaveso. Laŭ stato de la jaro 2011 Sudorienta Sulaveso havis 2 232 586 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 51 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 10 distriktoj, 199 subdistriktoj kaj 1 843 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Kendari. Alia grava urbo estas Baubau.
La teritorio kovras la sudorientan duoninsulon. La provinco estas unu el la plej malproksimaj partoj de la insulo, kaj ne konektatas per aŭtovojoj kun la aliaj provincoj de la insulo. La ĉefaj transportvojoj estas la pramo trans la Golfo de Bone al Sulaveso kaj la flugoj al kaj de Makassar, la ĉefurbo de Suda Sulaveso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.