From Wikipedia, the free encyclopedia
La sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de suda Barato. Ĝi kovras la sudan parton de Okcidentaj Ghatoj kaj Nilgiri-Montetoj je altitudoj inter 250 kaj 1 000 metroj en la subŝtatoj de Keralao, Karnatako kaj Tamilnado. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sudokcident-ghataj humidaj arbaroj" kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "Okcidentaj Ghatoj kaj Sri-Lanko".
Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 10° 7′ 31″ N, 77° 2′ 6″ O (mapo)10.12522577.035049 [+] | |||
Akvokolektejo | 23 800 km² (2 380 000 ha) [+] | |||
Areo | 23 800 km² (2 380 000 ha) [+] | |||
|
||||
Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj | ||||
La ekoregiono kovras areon de 23 800 kvadratajn kilometrojn. Ĝi ampleksas la sudajn montetoĉenojn de Okcidentaj Ghatoj, inkluzive Agastjamalajon kaj Anamalajon, kaj la orientajn partojn de Nilgiri-Montetoj kaj Palani-Montetoj. La arbaroj de Ŭajanado en norda Keralao indikas transiron al Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj en la nordo. Okcidente la ekoregiono de la malabar-marbordaj humidaj arbaroj troviĝas en la marborda strio inter la perimetro kiu altas 250-metrojn kaj la Malabara Marbordo. Oriente, la ekoregiono transiras al ekoregiono de sud-dekkan-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj en la pli seka pluvombro de Okcidentaj Ghatoj. Ĝi ĉirkaŭas la ekoregionon de la sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj, kiu troviĝas super altitudo de 1000 metroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.