From Wikipedia, the free encyclopedia
La Südpfalz aŭ suda Palatinato estas la la suda kaj sudorienta parto de regiono Palatinato en Rejnlando-Palatinato.
La regiono konsistas el la distriktoj Germersheim kaj Südliche Weinstraße kaj la urbo Landau. Pro la simila dialekto ankaŭ partoj en la oriento de la distrikto Südwestpfalz, precipe la regiono ĉirkaŭ Dahn, apartenas al la Südpfalz.
En la nordo la Südpfalz allimas al Vorderpfalz, en la oriento al la Rejno, en la sudo al franca malsupra Alzaco kaj la okcidento al Westpfalz.
En Südpfalz situas jenaj mezaj kaj malgrandaj urboj:
La sudpalatinata ne estas memstara dialekto, sed nur la suda vario de la antaŭpalatinata. Orelfrapa estas la ofta uzo de la vokalo ä, kiu estas formata el la diftongoj kiel ei kaj au. Krome la sudpalatinata anstataŭas la malmolan konsonanton g per la mola ch.
En la sekva tabelo estas la plej gravaj diferencoj inter la suda kaj la antaŭpalatinata dialektoj.
Esperanto | germana normlingvo | sudpalatinata | antaŭpalatinata |
---|---|---|---|
kuŝi | liegen | liche | liche/ligge |
plori | weinen | haile/kreische | groine |
vino | Wein | Wai/Woi | Woi |
knabino | Mädchen | Määd/Mädl | Mädl |
alveturi | hinfahren | naafahre (suda sudpalatinata apud Karlsruhe) | hiefahre |
okulo | Augen | Ääche | Aache/Aage |
gajeco | Fröhlichkeit | Freehlichkeit | Freehli(s)chkeit |
demandi | fragen | frooche | frooche/frooge |
virino | Frau | Frää/Fraa | Fraa |
mi | ich | ich/ech | isch |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.