From Wikipedia, the free encyclopedia
La nocio suborgeno aŭ pozitivo signifas en la orgenkonstruo la registraron, kiu konsistigas memstaran unuon ludeblan ekde unu certa klavaro.
Orgeno kutime konsistas el tri strukturgrupoj: la fajfilaro, kiu estas subdividita en suborgenojn resp. pozitivojn, la ventigilaro, kiu produktas la venton kaj kondukas ĝin en la ventkestojn, kaj la mastrumilaro. Ĉi tiu estas la centra kaj verŝajne plej kompleksa parto de orgeno. La mastrumilaro konsistas el la ludotablo kaj la traktilaro kaj ligas la manipulajn elementojn (klavaroj kaj registrotiriloj) kun la funkcielementoj, la fajfilaro.
Iom granda orgeno konsistas el la kunigo de pluraj, origine separe starigitaj suborgenoj, la pozitivoj. Tiu ĉi subdivido sekvas laŭ la sonkaraktero kaj apartaj ludoteknikaj taskoj (ekz. la pleno-, kantfirma- aŭ trio-ludado) i.a. kiel ĉefa suborgeno, pedalpozitivo aŭ ŝvelpozitivo (nomata laŭ funkcio) aŭ supra suborgeno, brustpozitivo, dorspozitivo, malproksima pozitivo (signifanta la starejon). suborgeno estas la kunigo de kesto, fajfiloj kaj ventkesto de tia memstara parto de orgeno. Oni ludas ĝin unue per ekzakte unu klavaro. La pozitivostrukturo de la fajfilaro de orgeno respeguliĝas ofte ankaŭ en la strukturo de la orgenfasado.
En la klasika barokorgeno ekzistas jenaj verknomoj:
Dum la epoko de la romantiko formiĝis ankoraŭ jenaj suborgenoj:
Dumpase de la romantiko la pozitivostrukturo perdis siam gravecon. Dinamika gradacio anstataŭis la diferencigitaj sonkolorojn kaj la spacan gradigon. La unua (plej malsupra) manualo ricevas je tio la pli fortajn registrojn, la pluaj manualoj pli kaj pli la mallaŭtajn. Tiel oni povas prezenti variajn tipojn de sonkoloroj sur ĉiuj manualoj kaj elekti per la diversaj manualoj dinamikajn gradojn. Je ekzemplaj registroj de la Sauer-orgeno Apolda (Germanio) tiu ĉi principo estas ege bone rekonebla:
1-a manualo | 2-a manualo | 3-a manualo |
---|---|---|
Bordun 16′ | Lieblich Gedackt 16′ | - |
Principalo 8′ | Principalo amabile 8′ | Geigenprinzipal 8′ |
Gedackt 8′ | Lieblich Gedackt 8′ | Zartgedackt 8′ |
Gambovjolo 8′ | Salicional 8′ | Harmoniko 8′ |
Flûte harmonique 4′ | Rohrflöte 4′ | Zartflöte 4′ |
Oktavo 2′ | Piccolo 2′ | - |
Miksuro 5-obla 4′ | Progresio 4- ĝis 5-oble | - |
Trumpeto 8′ | Hobojo 8′ | - |
Precipe altpoziciaj registroj havas en la 3-a, parte jam ankaŭ en la 2-a manualo ofte neniun analogaĵon, tiel ke kutime la registronombro malpliiĝas supren.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.