Subkontraktado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Subkontraktado (angle: outsourcing) aŭ elorganizigo, forlokado (de laboro) signifas en la ekonomio la transdonon, elorganizigon de laborfazoj al alia entrepreno, ofte en eksterlando. Ĝi celas plej ofte kostoreduktojn (salajro, ĝeneralaj elspezoj pro striktaj preskriboj pri medioprotekto, laborejaj kondiĉoj ktp.) sed povas esti uzata ankaŭ por transponti provizoran mankon de homfortoj en la propra entrepreno. Okaze de kostoredukto subkontraktado reduktas kaj samtempe kreas laborlokojn, sed aliloke.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri ekonomiko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |