spiona aparato From Wikipedia, the free encyclopedia
La subaŭskultilo estas aparato, instalaĵo por kaŝe aŭskulti parolon de aliaj personoj, ties bruojn, do la akustikajn eventojn. La subaŭskultiloj povas esti uzataj ankaŭ en la bestoesploro, por sekvi sonkonduton de la bestoj sen ĝena ĉeesto de la homo. Specifa tipo estas la bebogardilo, per kiu la gepatroj povas aŭdi voĉon de la bebo, en alia ĉambro.
Ekzistas pure akustikaj, elektroakustikaj, optaj subaŭskultiloj. La opta subaŭskultilo uzas laseran mikrofonon, kiu eligas laseron al fenstero, muro de la subaŭskultinda ejo kaj rekonstruas la parolon laŭ la ondoj. La akustikaj subaŭskultiloj uzas interne mikrofonon kaj transmisias la parolon plej ofte per radiosignaloj aŭ malofte tra kablo.
En multaj landoj, oni limigas publikan uzon de la subaŭskultiloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.