![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bd/Rimouski.jpg/640px-Rimouski.jpg&w=640&q=50)
Suba Sankt-Laŭrencio
administra regiono en la oriento de la kanada provinco Kebekio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Suba Sankt-Laŭrencio - france Bas-Saint-Laurent - estas administra regiono en la oriento de la kanada provinco Kebekio, lokita sur la suda bordo de la Rivero Sankt-Laŭrenco. Ĝi pludividiĝas al ok regionaj kantonoj (municipalités régionales de comté) kaj al 130 komunumoj, rezervujoj kaj senkomunumaj teritorioj. Administra sidejo estas la urbo Rimouski.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c3/Saint-Fabien_%28Bas-Saint-Laurent%29_banner.jpg/640px-Saint-Fabien_%28Bas-Saint-Laurent%29_banner.jpg)
Suba Sankt-Laŭrencio | ||
---|---|---|
Administra regiono | ||
![]() | ||
administra regiono de Kebekio [+] | ||
Lando | Kanado | |
Regiono | Kebekio | |
Supermara alteco | 0 m [+] | |
Ĉefurbo | Rimouski | |
- koordinatoj | 48° N, 69° U (mapo)48.333333333333-68.666666666667 [+] | |
Akvokolektejo | 28 396 km² (2 839 600 ha) [+] | |
Areo | 28 396 km² (2 839 600 ha) [+] | |
Loĝantaro | 199 039 [+] (2021) | |
Denseco | 7,01 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC-05:00 [+] | |
![]() |
||
Suba Sankt-Laŭrencio | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La regiono kovras areon de 22 184 kvadrataj kilometroj kaj en 2011 havis 200 462 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 9,0 loĝantoj po km². 99,8 procentaĵoj de la loĝantoj denaske parolas la francan kaj 0,1 procentaĵoj la anglan kiel precipa lingvo.
Norde la regiono Suba Sankt-Laŭrencio limas je la golfo Sankt-Laŭrenco, okcidente je la regiono Capitale-Nationale (Kebek-regiono), sudoriente al la regiono Chaudière-Appalaches (Ŝodierio-Apalaĉio), sude al la usona ŝtato Majno kaj al la kanada provinco Nov-Brunsviko kaj oriente al la regiono Gaspésie–Îles-de-la-Madeleine (Gaspegio–Magdalena Insularo).