Su Armand
ĉina esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
SU Armand (1936- mortis la 23-an de septembro 1990 en Tianjin, Ĉinio) estis poeto kaj tradukanto en pluraj E-revuoj, Utafesta poemaro (1966), Esperanta antologio (1985) ktp. Liaj poemoj aperis en Norvega Esperantisto en 1960 kaj poste i.a. en Norda Prismo, Belarto, Oomoto (gazeto), The Aŭstralian Esperantist kaj Dansk Esperanto-Blad.
Su Armand | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1936 (1936-01-01) en Pekino |
Morto | 1-an de septembro 1990 (1990-09-01) (54-jaraĝa) en Tjanĝino |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Liaj poemoj aperis en la kolekto Poemoj de Armand Su eldonita de la Ĉina Esperanto-Eldonejo en 1992.
Esperantisto de 1956, li fariĝis en 1965 la unua postmilita delegito de UEA en Ĉinio. Samjare liaj poemoj aperis en itallingva eldono. En aprilo 1968 li estis arestita pro "kontraŭrevolucia aktiveco", i. a. pro sia Esperanto-agado, kaj kondamnita al 20-jara mallibero. Antaŭ sia liberiĝo kaj senkulpiĝo en januaro 1979, Su sekrete instruis Esperanton al pluraj malliberuloj [1].