From Wikipedia, the free encyclopedia
La Stridorsa perdriko (Arborophila brunneopectus) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.
Stridorsa perdriko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Stridorsa perdriko | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Arborophila brunneopectus (Blyth, 1855) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Kamboĝo, Ĉinio, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj.
Tiu perdriko estas kamufla sablokolora perdiko kun multa strieco. Nome la subaj partoj estas sablokoloraj kun flanka strieco nigrablanka. Ankaŭ la dorso estas sablokolora, sed iom pli malhela kaj strieca, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo. Foje en la sablokolora brusto videblas iom da bruna nuanco, kio estas kialo por la latina scienca nomo brunneopectus. La flugiloj estas brunaj kun tre markata du flugilstrioj blankecnigraj. La kapo montras rimarkindan bildon konsistan je nigra beko, larĝa ruĝa okulringo ene de nigra areo, blankecaj frunto, superokula strio kaj vango, super nigra strieca kolumo; la gorĝo estas blankeca kaj la krono nigreca. La kruroj estas ruĝaj.
Kelkaj fakuloj inkludas tiun specion en superspecio kun A. javanica kaj A. orientalis, kaj ĉiuj tri estas foje konsiderataj samspeciaj; aliaj atribuas morfologiajn similaĵojn al konverĝa evoluo; foje ankaŭ A. rufipectus aŭ A. hyperythra, aŭ ambaŭ, estas inkludataj en la superspecio. La birdoj de Guangksio (centrasuda Ĉinio) probable apartenas al raso henrici, sed foje estas atribuata al la nomiga raso.
Oni agnoskas tri subspeciojn, kiuj estas la jenaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.