From Wikipedia, the free encyclopedia
La Stria megaluro (Megalurus palustris) estas kantobirdo de la familio de Megaluredoj kaj genro de Megaluroj aŭ herbobirdoj. Ili estis iam lokitaj en la grupo de la Silviedoj.
Stria megaluro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Stria megaluro | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Megalurus palustris (Horsfield, 1821) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Kompare kun aliaj specioj de la genro, tiu ĝuas multe pli etendan teritorion. Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Pakistano, Filipinoj, Tajlando kaj Vjetnamio.
Tiu tipa herbobirdo estas mezgranda birdo kun mallongaj rondoformaj flugiloj kaj longaj graditaj vostoj, kiuj estas ofte eluzitaj. La plumaro estas tre bruna supre (iom ruĝecbruna ĉe krono kaj nuko), pli hela en ventro kaj gorĝo, kun tre markataj nigraj strioj en la tuta dorso, pli rimarkindaj ol tiuj de la aliaj specioj de la genro, kio nomigas la specion en Esperanto, dum la latina scienca nomo aludas al la marĉa habitato. La vosto estas estas longa kaj larĝa, kio nomigas la genron per du radikoj el la antikva greka kiuj signifas “granda vosto”. Tiu specio havas blankecan strion superokulan. Tiu genro estas unika inter tiu familio kaj inter la iamaj silviedoj pro posedo de restanta flugilungo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.