Streif [ŝtrajf] estas ski-konkursejo supre de Kitzbühel (Aŭstrio). Ĝi estas inter la plej malfacilaj kaj danĝeraj ski-kurejoj de la mondo. Ĝi longas 3.312 metrojn, komenciĝas 1.665 metrojn super marnivelo kaj finiĝas 805 metrojn super marnivelo.
Sur Streif oni aranĝas du konkursojn, "Super-G" kaj "Abfahrt" (= descendo). "Super-G" estas malpli longa variaĵo.
La unua konkurso sur Streif okazis en 1931. Ĝin gajnis Ferdl Friedensbacher kun tempo de 4:34,2 minutoj. En 1997Fritz Strobl sukcesis kun tempo de 1:51,58 minutoj; tio estas la nuna rekordo.
La supron de la kurejo oni atingas per la telferoHahnenkammbahn.
La 3,3 kilometrojn de la itinero oni dividas en kelkajn karakterizajn partojn:
Startschuss [ŝtartŝus] (komenca rekta descendo); en la unuaj 160 metroj (60 metroj da altodiferenco) la kurantoj atingas rapidon de ĉirkaŭ 100km/h.
Mausefalle [maŭze fale] (laŭvorte: muskaptilo); plej kruta parto. Pro pinta dekliveco de 85% (40,4°) la kurantoj perdas kontakton kun la grundo kaj transsaltas ĝis 80 metrojn, atingante rapidon de 120km/h. Longo: ĉirkaŭ 800 metroj.
Steilhang [ŝtajlhan] (kruta deklivo); necesas akraj turniĝoj, kiu generas flankentirajn fortojn. Ofte la kurejo tie glaciiĝas, kio malfaciligas la turniĝon.
Gschöss [kŝes]: La malplej dekliva parto; foje la dekliveco estas nur 2% (iom pli ol 1°). La mezuma dekliveco estas 14% (4°). Tiu parto longas ĉ.400 metrojn, sed transas nur 55 metrojn da alto. La konkursa rapido estas "nur" ĉirkaŭ 90km/h.
Alte Schneise [alte ŝnajze] (malnova senarba trairejo): malunueca tereno. Mezuma dekliveco: 45%. Apude estas la startejo de konkurso "Super-G".
Seidlalm [zajdelalm']: La mezo de la itinero.
Lärchenschuss [lerĥenŝus'] (larika rekta descendo): Dekliveco nur ĉirkaŭ 39%.
Hausberg [haŭsberk] (hejma monto/deklivo): Dekliveco preskaŭ 70%, tre malfacila parto.
Zielschuss [cilŝus] (fina rekta deklivo): Dum la lastaj 406 metroj la altodiferenco estas "nur" 117 metroj. Sed la maksimuma dekliveco estas 68%, kaj la kurantoj fine atingas rapidon de ĉirkaŭ 140km/h. Antaŭ la fino necesas spektakla salto, tre ŝatata de la spektantoj.
Prononca informo pri la nomoj: En la loka lingvo ne ekzistas "z", anstataŭe oni prononcas "s".
"Starante ĉe la startejo, rigardante malsupren, oni sentas sin kvazaŭ saltonta de (akvosalta) turo." (Roland Thöni)
"Kiam mi en 1973, 19-jara, unuafoje staris supre en la starteja kabano, ankaŭ mi diris: Ili ĉiuj estas komplete frenezaj; mi tie ne malsupreniros. Sed fine mi tamen iris." (Franz Klammer)