![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e8/Count_Girolamo_Nerli_-_Robert_Louis_Stevenson%252C_1850_-_1894._Essayist%252C_poet_and_novelist_-_Google_Art_Project.jpg/640px-Count_Girolamo_Nerli_-_Robert_Louis_Stevenson%252C_1850_-_1894._Essayist%252C_poet_and_novelist_-_Google_Art_Project.jpg&w=640&q=50)
Robert Louis Stevenson
skota romanisto, novelisto, poeto, kaj eseisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert Louis (Balfour) STEVENSON [RObet LUis STIvnsn] (naskiĝis la 13-an de novembro 1850 en Edinburgo, mortis la 3-an de decembro 1894 sur la insuloj Samoo) estis skota verkisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
La filo de lumtur-konstruisto unue studis teknikon, poste juron, sed baldaŭ li plene dediĉis sin al la literaturo kaj partikulare al aventuraj kaj vojaĝlibroj. Por mildigi sian pulmomalsanon li vojaĝis al sudaj landoj: ekz. al Suda Francio, al Svislando, Kalifornio kaj al Samoo, kie li vivis ekde 1890 ĝis sia morto.