From Wikipedia, the free encyclopedia
Stanislao Aŭgusto PONIATOWSKI, pole Stanisław August Poniatowski [staNISŭaf AŬgust ponjaTOFski] aŭ Stanisław Antoni Poniatowski (naskiĝis la 17-an de januaro 1732 en Voŭĉin, pole Wołczyn, hodiaŭ en Belorusio); mortis la 12-an de februaro 1798 en Sankt-Peterburgo, Rusio) estis la lasta reganto de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (ĝis la tria dispartigo de Pollando), reĝo de Pollando kaj granda duko de Litovio en la jaroj 1764-1795.
Stanislao Aŭgusto Poniatowski establis en 1773 la Komisionon de Nacia Edukado, kaj en 1791 la Kvarjara Sejmo akceptis la Konstitucion de Tria de Majo.
Li ĉirkaŭiĝis de gravuloj de la Pola Klerismo. Adam Naruszewicz iĝis konsilisto de Poniatowski kaj membro de la registaro de la Pol-Litova Unio pere de sidloko en la Permanenta Konsilantaro (1781–1786). Ankaŭ Franciszek Bohomolec estis oftulo en la Merkredaj Tagmanĝoj de la reĝo Poniatowski.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.