Stanisław Marusarz
From Wikipedia, the free encyclopedia
Stanisław Marusarz (naskiĝis la 18-an de junio 1913 en Zakopane, mortis la 29-an de oktobro 1993 samloke) – pola skisaltisto, reprezentanto de nordia kombino, kvarfoja olimpikisto, subleŭtenanto de Pola Enlanda Armeo, trejnisto. Vicĉampiono de la mondo en skisaltado en 1938 de Lahti. Kavaliro de Arĝenta Kruco de la Milita Ordeno Virtuti Militari. La plej bona Sportisto de Pollando en 1938 laŭ Plebiscito de Sporta Revuo. Meritita Sport-Majstro de 1951. 21-foja majstro de Pollando.
Stanisław Marusarz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de junio 1913 (1913-06-18) en Zakopane |
Morto | 29-an de oktobro 1993 (1993-10-29) (80-jaraĝa) en Zakopane |
Tombo | Pęksowy Brzyzek National Cemetery in Zakopane (en) |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Familio | |
Frat(in)o | Jan Marusarz (en) |
Okupo | |
Okupo | skisaltisto skiisto Nordic combined skier (en) sportisto |
Aŭtoro de libroj Na skoczniach Polski i świata. Kartki z pamiętnika (Sur skisaltejoj de Pollando kaj la mondo. Folioj de memorlibro), Warszawa 1955 kaj Skok, który uratował mi życie (Salto, kiu savis mian vivon), Warszawa 1974 (prilaboritaj de Zbigniew K. Rogowski). Li startis kun skioj tra pli ol 30 jaroj.