komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Stühlingen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Waldshut, en la Regiono Alta Rejno-Konstanca Lago kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5527 loĝantojn.
Stühlingen | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • limurbo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | |||||
Distrikto | Distrikto Waldshut | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 07703, 07709, 07743, 07744 | |||||
Poŝtkodo | 79778–79780 | |||||
Aŭtomobila kodo | WT | |||||
Oficiala Municipokodo | 08337106 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Isolde Schäfer | |||||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||||
Adreso de la administrejo | Schlossstraße 9 79780 Stühlingen | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 5527 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 47° 45′ N, 8° 27′ O (mapo)47.7452777777788.4458333333333 | |||||
Alto super la marnivelo | 501 m | |||||
Areo | 93,20 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.stuehlingen.de | |||||
Stühlingen situas ĉe la rivereto Wutach sud-oriente de la Nigra Arbaro en alteco de 449 bis 601 metroj rekte ĉe la landlimo najbare de la svisaj komunumoj Schleitheim, Oberhallau kaj Hallau.
Urboj ĉirkaŭ Stühlingen estas Ŝafhaŭzo (Svislando), Bonndorf, Blumberg, Stein am Rhein (Svislando), Waldshut, Tiengen, Singen (Hohentwiel) kaj Donaueschingen.
|
|
Trovaĵoj el la romia tempo en plej proksima najbareco de Stühlingen montras, ke la valo-fundo ĉe Stühlingen jam delonge estis setlita. En Grimmelshofen tombaj trovaĵoj montras setlaĵon jam en la malfrua tempo de la merovidoj. Eble oni fondis la lokon de Stühlingen. La fundamentoj de la kastelo Hohenlupfen laŭdire apartenis al romia signal-turo.
Grava jaro estis 1262, en kiu la ovale fortikigita loko sur monta sprono alte super la valo de Wutach ricevis de la grafo de Lupfen la urbajn rajtojn. Nun ĝi nomiĝas ĝis hodiaŭ urbo Stühlingen.
Poste la urbo ricevis ankaŭ la rajton de merkato kaj estis la seĝo de jurisdikcio. Merkatoj okazis ene de la urbo-muroj, precipe sur la placo ĉe la supera turo, kiu ankoraŭ hodiaŭ nomiĝas "Merkato-placo".
La Svisa Milito faris ankaŭ la regadon de la Lupfena grafo celo de ribelantaj kamparanoj, kiuj akiris kaj bruligis la urbon je 1499. Tiuokaze estiĝis la legendo de la "Vireto de Stühlingen", kiu laŭdire unusola travivis la masakron. Ekde tiu tempo tiu vireto enestas en la blazono de la urbo Stühlingen.
La kamparanoj de Stühlingen komencis je 1524 ribeladon kontraŭ la regado de Hohenlupfen. Laŭdire grafino devigis en rikolta tempo la kamparanojn kolekti por ŝi helikajn konkojn. Legendo rakontas, ke tiu ribelo estis la iniciato por la Germana Kampara Milito. Estas skribe certigite, ke la sud-badena ribelestro Hans Müller el Bulgenbach devenis el proksima vilaĝo.
Meze de la 19-a jarcento ambaŭ urbaj turoj estis malkonstruitaj.
Komence de la 20-a jarcento oni nuligis la rajton de jurisdikcio. En la Tria Regno oni nuligis eĉ la urbo-rajton por Stühlingen per la Germana Komunum-Ordo (Deutsche Gemeindeordnung) de la jaro 1935, sed post la Dua Mond-Milito ĝi estis revalidigita. Memore al la renovigo de la urbo-rajto oni plantis la tielnomatan "Urbotilion" en la Juda Angulo.
En la jaro 1960 oni malfermis liberan banejon, kiun prizorgas ekde 2006 la societo "Amikoj de Navigado Stühlingen"
En la jaro 1962 festis la Civitanoj de Stühlingen la 700-jariĝon de la urbaj rajtoj de 1262.
Je 1.1.1975 la urbo Stühlingen pligrandiĝis de ĉ. 1.800 al pli ol 5.000 loĝantoj per desupra komunuma reformo en Baden-Virtembergo. Samtempe Stühlingen fariĝis komunumo kun areo de 9.300 hektaroj.
Je 26.3.2007 komenciĝis la konstruado de maljunula fleg-hejmo kun prizorgita loĝado. Ties malfermiĝon oni povas esperi komence de 2008. En Julio 2007 krome okazis la unua ŝpado-tranĉo por la jarcento-projekto sanigado de la malsupra parto de la urbo, por kio la urbo prunteprenis milionojn.
Al la komunuma konsilantaro apartenas post la komunuma elekto de 13.6.2004 17 membroj krom la urbestrino kiel ties prezidanto.
CDU | 10 membroj |
FWV | 7 membroj |
Pro la Komunuma Ordo (Gemeindeordnung) de la lando Baden-Virtembergo ankaŭ en la komunumo Stühlingen ekzistas en ĉiu vilaĝo elektita komunuma konsilantaro nomita Ortschaftsrat, kiun prezidas komunumestro nomita Ortsvorsteher. Unusola escepto estas la kerna loko Stühlingen. El la vico de la civitanoj estiĝis ia eksterordinara politika organizo nomata Malferma Civitana Forumo Stühlingen (Offenes Bürgerforum Stühlingen), mallonge (OBS).
Stühlingen estas ligita ekde 1980 kun la franca komunumo Bellême en la departemento Orne en Normandie. En Stühlingen oni komisiis subteno-societon por la partnereco, kiu estas estrata de 12-persona komitato. La urbestro estas membro pro sia tasko. La partnereco kun Bellême estas tre vigla ĉe la komunumaj societoj kaj ĉe la lernantoj. La intershanĝo de lernantoj kaj junuloj okazas ĉiujare en ambaŭ komunumoj.
Oni povas vidi:
Oni trovas:
Oni facile atingas la tutan sudan Nigran Arbaron kun la Wutach-Ravino kaj la Gauchach-Ravino,
Bernhard Eichkorn el Bettmaringen
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.