From Wikipedia, the free encyclopedia
La Srilanka Libereca Partio (angle Sri Lanka Freedom Party, sinhale ශ්රී ලංකා නිදහස් පක්ෂය, latinliterigite Sri Lanka Nidahas Pakshaya, tamile இலங்கை சுதந்திரக் கட்சி) estas unu el la gravaj politikaj partioj en Srilanko. Ĝi estis fondita de Salomon West Ridgeway Dias Bandaranaike (SWRD Bandaranaike) en 1951 kaj, ekde tiam, estis unu el la du plej grandaj partioj de la ŝtato. Ĝi unue venis al potenco en 1956 kaj de tiam estis la superrega partio. La partio estas ĝenerale konsiderata socialisma kaj progresisma, kaj estas ofte asociita kun malmola linio de naciismo sinhala. La Srilanka Libereca Partio estas nuntempe parto de la Unuiĝinta Popola Libereco Alianco (UPFA). La nuna ĉefo de la Srilanka Libereca Partio estas Mahinda Rajapaksa, kiu ĝis la 9-a de januaro 2015 estis la ŝtatprezidanto de Srilanko.
Srilanka Libereca Partio | |
---|---|
Sri Lanka Freedom Party Sri Lanka Nidahas Pakshaya | |
Emblemo de Srilanka Libereca Partio | |
partio | |
Lando | Srilanko |
Estro | Anura Priyadarshana Yapa |
Fondiĝo | 1951 |
Ĉefa sidejo | 307 T. B. Jayah Mawatha, Kolombo 10 |
Ideologio | centrisme maldekstra |
Retejo | www.slfp.lk |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.