![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/35/Sponge-natural.jpg/640px-Sponge-natural.jpg&w=640&q=50)
Spongo (ilo)
puriga ilo farita el mola kaj pororiĉa plej ofte sinteza aŭ rare natura materialo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Spongo estas ilo el poroza materialo utiligata por purigo kaj foje por farbado. Spongoj speciale bone absorbas akvon kaj akvozajn likvaĵojn.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/35/Sponge-natural.jpg/640px-Sponge-natural.jpg)
Spongoj ĝenerale konsistas el celulozaj naturaj fibroj aŭ ŝaŭmigitaj plastaj polimeroj. Naturaj spongoj ankoraŭ vendiĝas por la celo de purigado, kvankam la relative raraj kaj do valoraj naturaj spongoj nuntempe plejofte rezerviĝas al la kosmetika purigo de la homa haŭto, speciale la aparte sentema fizaĝa haŭto, kaj utiligatas por dekora farbado kaj persponga pentrado.