From Wikipedia, the free encyclopedia
Spomenka ŠTIMEC [spomenka ŝtimec] (naskiĝis en Orehovica la 4-an de januaro 1949) estas kroata verkistino, tradukisto, instruisto de Esperanto, kaj iama sekretario de la Esperantlingva Verkista Asocio. Ŝi estas interalie konata pro sia verkado de originalaj esperantaj libroj.
Spomenka Štimec | |
---|---|
La aŭtoro fotita en sia oficejo, somere 2007 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Darija Simić |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1949 (75-jaraĝa) en Orehovica |
Lingvoj | kroata • franca • germana • Esperanto |
Ŝtataneco | Kroatio |
Familio | |
Edz(in)o | – |
Infano | sen valoro |
Okupo | |
Okupo | esperantisto verkisto tradukisto esperantologo |
Ŝi nuntempe estas ano de la Akademio Literatura de Esperanto kaj loĝas en bieno en Kroatio.
Post la lernejaj jaroj ŝi translokiĝis al Zagrebo por ekstudi. En 1972 ŝi diplomiĝis pri la germana kaj franca lingvoj. En la sama jaro ŝi eklaboris profesie por Esperanto en la Internacia Kultura Servo kaj daŭrigis sian laboron tie ĝis 1994.
Ŝi eklernis Esperanton en 1964, 16-jaraĝe, per kurso gvidita de Zdenka Ivek en la gimnazio de Varaždin. Ŝi partoprenis sian unuan UK-on en Budapeŝto en 1966.
En la movado ŝi ekaktiviĝis kiam ŝi enmembriĝis en la Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo (1967). Ŝi poste aktivis en TEJO kaj UEA, kaj interalie organizis la IJK en Sarajevo en 1973 kaj sekretariis ĉe TEJO-kongreso en Münster en 1974. Ŝi estis estrarano de UEA pri kulturo, kaj lanĉis la Tagon de Libro dum la UK.
Ŝi tradukis por pupteatroj kaj helpis en organizo de la Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) inter 1968 kaj 1982. Krome ŝi estis sekretario de la Kroata Esperanto-Ligo en 1995-2018[1] (kaj plue...). Sekretariino de LKK en Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb 2001. Redaktoro de la landasocia organo Tempo 1996-2018.
Dum sia vivo ŝi gastprelegis en multaj landoj (Francio, Svedio, Irano, Koreio, Japanio). Krome ŝi gastinstruis pri Esperanto en la usona universitato Hartford. Plurfoje ŝi lekciis Esperanton en Nordamerika Somera Kursaro – NASK.
Ŝi gvidis plurajn E-kursojn en elementaj lernejoj de Zagrebo kaj Velika Gorica. Ŝi instruis mez- kaj altnivelan Esperanton enkadre de la Kroata Esperanto-Ligo dum 2003 kaj 2004.
De 1995 ŝia familia bieno Njeguš en la vilaĝo Hrašćina-Trgovišće servas por Esperanto-aranĝoj.
Ŝi verkis romanon, novelarojn kaj vojaĝopriskribajn rakontojn. Ŝia plej konata kaj eble plej grava verko estas la romano Ombro sur interna pejzaĝo, kiu kun delikata psikologio prezentas disiĝon de kunvivantoj. Ŝi verkis por pluraj revuoj, i.a. por la magazino MONATO. Dum pluraj jaroj ŝi uzis Esperanton kiel hejman lingvon.
Pluraj el ŝiaj vojaĝopriskribaj rakontoj estis disaŭdigitaj en la Kroata Radio.
En 2004 ŝi prezentis al la kroatia Ministerio pri eksterlandaj aferoj kroatajn verkojn tradukitajn per Esperanto en la ĉinan, persan kaj japanan lingvojn. Oni akceptis ŝin kaj gratulis al esperantistoj pro la laboro farita en la kultura kampo. [2]
En 1994 Spomenka Štimec estis honorigita per FAME-premio.
En 2009 ŝi ricevis OSIEK-premion por la verko Kroata Milita Noktlibro.
En 2010 ŝi ricevis en Havano diplomon de UEA por arta agado.
En 2011: Diplomo pri Elstara Arta Agado.
En 2017 ŝi gajnis literaturan premion „Viktor Jorgovanić“ por sia kroatlingva verko „Dom u Srednjoj Europi“.
Zlatko Kirilić: Ovo (pupteatraĵo, Zagreb 1989, versojn Lucija Borčić)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.