Sovaĝaj rozojsovaĝrozoj estas rozoj, kiuj ne kreiĝis el krucigado de pluraj rozospecioj. Ili estas naturaj, nebreditaj rozoj. En hortikulturo ili formas unu klason de rozoj

Thumb
montara rozo (Rosa pendulina)

Priskribo

Por la karakterizaĵoj vidu la artikolon rozo (Rosa).

Sovaĝaj rozoj kaj iliaj varioj estas ĝenerale arbustoj: La floroj estas neplenaj aŭ simplaj kaj havas kvin petalojn. La floroj havas multajn stamenojn. La planto formas karnecajn rozfruktojn. Krom tio la ĝenerala aspekto (grandeco kaj formo) estas tre varia. Ekzistas sovaĝaj rozoj kun kreskoalto de nur 15 cm. La grimpanta rozo Rosa gigantea povas atingi 30 metrojn. Ĝi hejmas en kelkaj regionoj de Azio, ekzemple en Ĉinio kaj Hindio. Ankaŭ ekzistas vertikale kreskantaj arbustoj, kiuj per stolonoj formas grandajn densejojn.

Historio kaj utiligado

Jam la Babilonanoj bredis kaj utiligis rozojn kaj konservis la odoron de iliaj floroj: Ili trempis rozajn petalojn en graso kaj faris el tiu bonodoran ungventon. En Persujo oni inventis supozeble la distiladon de rozoleo, kiu ankaŭ estis konata de la romianoj. Ankaŭ en Ĉinio la kultivado de sovaĝaj rozoj estis konata frue.

La instrukcio pri regnaj bienoj de Karolo la Granda ĉirkaŭ 800 p. K. rekomendis la kultivadon de rozoj. Tiam oni utiligis la petalojn de la gaŭla rozo 'Officinalis', ankaŭ nomata „oficina rozo“, por gargari kaj fari banojn, se vundoj malbone saniĝis.

Ĉirkaŭ la jaro 1600 venis el Azio al Eŭropo la flava rozo (Rosa foetida ), per kiu ĉiuj modernaj flavaj kulturrozoj estis breditaj. Grandskala roza bredado tamen nur komenciĝis, kiam en okcidenta Eŭropo en la malfrua 18-a jarcento komencis interkruciĝi aziaj kaj eŭropaj rozoj.

En la bredado de la rozaj klasoj precipe sep specioj estis gravaj – de ili devenas preskaŭ ĉiuj kulturformoj de la ĝardenrozoj:[1] Rosa chinensis, Rosa gigantea, Rosa multiflora, Rosa moschata, Rosa fedtschenkoana, Rosa gallica kaj Rosa foetida. Krome Rosa rugosa havis certan rolon dum la lastaj jaroj. Per tiu enkruciĝo de Rosa rugosa la ĝardenrozoj fariĝis pli vintrorezistaj kaj pli rezistaj kontraŭ malsanoj.

Ekologia signifo

Por la ekologia signifo vidu la ĉefartikolon rozoj (Rosa).

Specioj kaj disvastigo

Pri la naombro de rozaj specioj kaj ilia disvastigo informas la artikolon rozoj (Rosa).

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.