Sosva (ruse Сосьва) estas rivero en okcidenta Siberio, en la Sverdlovska provinco de Rusio. Kunfluo de riveroj Sosva kaj Lozva formas la riveron Tavda, maldekstra-flanka rivero de Tobol.
Sosva | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 635 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Rusio |
Regionoj | Sverdlovska provinco |
Ĝi longas 635 km, ĝia akvokolekta areo estas 24 700 km², jara averaĝa akvolivero estas 113 m³/s (je 140 km de la riverfaŭko).
Ĝi fontas en la orientaj deklivoj de la Norda Uralo, en la nordokcidenta limo de la Sverdlovska regiono. La riveron nutras ĉefe degelakvo el neĝo.
La rivero frostas de komenco de novembro ĝis aprilo. Ĝi estas navigebla de la riverfaŭko tra 333 km. Ĝiaj ĉefaj alfluantoj estas Vagran, Turja, Kakva kaj Ljalja.
Sur ĝia fontoareo, oni formis mediprotektan areon sur 78.200 hektaroj (Djenjeĵkin Kamenj, Денежкин камень).
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.