Sopransaksofono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sopransaksofono estas saksofono de alta registro en B♭.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/2/29/Sopransaxophon.jpg)
Ĝi havas nazecan ĝis trapenetran, tre fleksiĝeman sonon, kiu bone taŭgas por soloado aŭ por gvidado de sekcio, tamen klare malfaciligas la ludadon al komencantoj. La tonamplekso je instrumento agordita je B♭ estas a♭0 – e♭3 (e3). La tono e3 sen aplikado de specialaj teknikoj estas ludebla nur per instrumentoj havantaj alt-f♯-klapon.