Sonic
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sonic aŭ Sonic the Hedgehog, t.e. "Sonic la erinaco", estas rolulo de Sega, kiu aperas en diversaj videoludoj ekde 1991. Li estas fikcia blua erinaco, povante kuri rapide, kaj ĉefe figuras en platformludoj kaj konkursludoj. Lia oponanto estas la liphara Dr. Eggman aŭ Dr. Robotnik.
Rapidaj faktoj videoludserio • plurkomunikila serio, Kreita de ...
Sonic the Hedgehog | |
---|---|
Sonic en rolkostumado | |
videoludserio • plurkomunikila serio | |
Kreita de | Sega |
Verko | videoludo-serio Sonic the Hedgehog |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Sekso | vira |
Specio | antropomorfa erinaco |
Povoj | kuri rapide |
Amikoj | Tails, antropomorfa vulpo/kicuneo |
Malamikoj | Dr. Eggman/Dr. Robotnik |
Fermi
Sega kreis la rolulon kiel alternativo por Mario, populara maskoto de la konkurencanto Nintendo. Dum tiu ĉi tempo platformaj ludoj kun antropomorfaj bestoj kiel roluloj estis tre popularaj.