Sondilo estas iu aparato uzata por sondi, tio estas, por kolekti informon pri malproksimaj, danĝeraj, aŭ alifoje neatingeblaj lokoj.
Tradicie sondiloj estas uzataj de ŝipistoj por mezuri la profundon de akvo (per ŝnurligita plumbo) kaj de kuracistoj por esplori vundojn aŭ korpajn orificojn (per tubeto). Aktiva sondilo tenas aparatojn por kolekti kaj sendi variajn informaĵojn per direkta kablo aŭ radio. Energio por la sondilo venas el propra fonto (baterio aŭ akumulatoro) aŭ per la kablo.
Specoj de sondilo
- Medicina sondilo
- Kosmosondilo
- Submara sondilo
- Magma sondilo
Gravaj sondiloj
- La projekto Voyager (laŭ angle) lanĉis serion de sondiloj por esplori nian sunsistemon: Vojaĝanto 1 kaj Vojaĝanto 2.
- Laparoskopo permesas kirurgion kun nur malgranda tranĉo.
- La Sondilo Huygens esploras la lunon Titanon.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.