17-a Somera Paralimpiko From Wikipedia, the free encyclopedia
La Somera Paralimpiko 2024 (france Jeux paralympiques d'été de 2024) estas la 17-aj Paralimpikaj Ludoj.
Somera Paralimpiko 2024 | |
---|---|
Loko: | Parizo ( Francio) |
Stadiono: | multaj, interalie Stade de France (paraatletiko), Roland Garros (rulseĝa teniso), kastelo de Versailles (rajdado), areno de Bercy (Accor Arena, basketbalo), Paris La Défense Arena (naĝado) |
Komenca dato: | La 28-a de aŭgusto 2024 |
Fina dato: | La 8-a de septembro 2024 |
Oficiala malfermanto: | la prezidanto de Francio, Emmanuel Macron |
Nombro de nacioj: | 169 |
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj) | 4 400 (2 417 / 1 983) |
Nombroj de sportoj: | 549 (22 sportfakoj) |
Aliaj kandidatoj: | |
En 2024, la 17-aj Paralimpikaj Ludoj okazas en Parizo, inter la 28-a de aŭgusto kaj la 8-a de septembro 2024. Parizo estis anoncita kiel la gastiganto de la Ludoj la 13-an de septembro 2017.
Malfermaj ceremonioj okazis la 28-an de aŭgusto en la Placo de la Konkordo. La eventon solene malfermis la prezidanto de Francio, Emmanuel Macron.
Fermaj ceremonioj okazos en la Stadiono de Francio.
La devizo, kiu reprezentas la ludojn, estas Venez partager - "venu partopreni".
Ĉirkaŭ 4 400 atletoj — 1 983 el ili estas inaj, kio estas rekordo — el 169 landoj konkuras. Tio inkluzivas ok-membran paralimpikan teamon de rifuĝintoj kaj 98 neŭtralajn paralimpikajn atletojn (90 el Rusio kaj ok el Belorusio). Eritreo, Kiribato kaj Kosovo estas reprezentataj unuafoje.
Parizo, Hamburgo, Romo kaj Budapeŝto estis la kvar urboj kiuj konkuris en la komenca oferto. Tamen, Romo kaj Budapeŝto retiriĝis pro la kostoj de gastigado kaj infrastrukturo kaj la manko de loka subteno por gastigado. Finfine, Parizo kaj Los-Anĝeleso restis la solaj kandidatoj. Pro tio la Internacia Olimpika Komitato decidis elpensi interkonsenton, laŭ kiu la du urboj gastigos, unu en 2024 kaj la alia en 2028.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.