municipo en Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Soliedra [soLJEdra] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.
Soliedra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42223 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 32 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 28′ N, 2° 23′ U (mapo)41.469722222222-2.3819444444444 [+] | ||
Alto | 1 098 m [+] | ||
Areo | 19,48 km² (1 948 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Soliedra [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,48 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 31 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 150 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 50 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi enhavas la loĝlokojn Borchicayada [borĉikaĜAda] kaj Soliedra.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Meze de la 19-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Borchicayada.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj kaj la kastelo iom ruina.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.