Solenoido
From Wikipedia, the free encyclopedia
Solenoido (el la greka "solen" = tubo kaj "eidos" = aspekto) estas elektra aparato konsistanta el elektra drato regule volvita laŭ helico por formi longan rektan induktilon (aŭ elektran bobenon). Kiam elektra kurento trairas la draton, magneta kampo aperas en la ĉirkaŭaĵo de la solenoido, kaj ĉefe ene de la helico, kie la kampo estas proksimume unuforma.
La unuforma kampo estas oportuna por iuj eksperimentoj, sed solenoido ne povas generi alvalorajn magnetajn kampojn, almenaŭ ke la kurento estu forta, kaj do neprigas sistemon de malvarmigo.