From Wikipedia, the free encyclopedia
Solana del Pino (Sunejo de la Pino) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Solana del Pino | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Poŝtkodo | 13593 | ||
Retpaĝaro | http://www.ciudad-real.es/provincia/solanadelpino | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juliana Duque Fernández (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 414 (2010) | ||
Loĝdenso | 2,3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 28′ N, 4° 4′ U (mapo)38.466666666667-4.0727777777778 [+] | ||
Alto | 743 m [+] | ||
Areo | 180,08 km² (18 008 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Solana del Pino [+] | |||
Ĝi situas ĉe Sierra de la Humbría de Alkudjo, ĉe Sierra Madrona kaj la rivero Robledillo apartenantaj al Mariana Sistemo. Ĝi inkludas la domaron de Tiñosas, kaj ĝis 1891 dependis de Mestanza.
La teritorio estas montara kaj la akvoj fluas al la baseno de la rivero Gvadalkiviro, kies plej parto estas en la pli suda regiono Andaluzio.
La loĝantoj nomiĝas solaneros. La censita populacio en 2010 estis de 414 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,3 loĝ/km². La populacio varias vintre ĉar multaj maljunuloj pasas sezonon ĉe la gefiloj loĝantaj en Madrido aŭ en Barcelono. Dume ĝi ascendas somre kaj ferie jene: 70 % somere kaj dum la patronaj festoj; 50 % en Sankta Semajno kaj Kristnasko kaj 10 % semajnfine.
Solana del Pino estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Puertollano kaj ties norda parto en la Valo de Alkudjo en la suda parto de la provinco de Ciudad Real, lime kun la provinco de Kordovo, je altitudo de 743 m; je 78 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo, kaj je 284 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 180.08 km².
La geografiaj koordinatoj estas 38°28′00″ N 4°04′22″ Ok.
Ĝia municipa teritorio limas norde kun tiuj de Hinojosas kaj Mestanza, oriente same kun Mestanza, sude kun tiu de Andújar de la provinco de Jaén, kaj okcidente kun tiu de Fuencaliente.
Agrikulturo (olivoj) kaj brutobredado (ŝafoj, kaproj, mielo, vakso) tradicie. Ĉasado vintre (25 % de la laboristaro inklude komercadon de tia viando) kaj rura turismo kaj rurturisma gastejo. Granda arbaro de Tiñosas kun banloko kiu havis eĉ 88 konstruaĵojn kaj 419 loĝantojn.
Estas helpaj projektoj por apartaj areoj, kiuj profitas ekzemple de dungado por kontrolo de montincendioj. Eventuala dungado en konstruado por reformo de loĝejoj. Familiaj fruktoĝardenoj.
Estas vendejoj kaj trinkejoj, naĝejo en natura loko kun trinkejo. Estas apoteko kaj sanigejo por la populacio kaj por tiu de pli malgrandaj ĉirkaŭaj domaroj.
Ĝi aperas menciata nu el la 18a jarcento, kiel grupigo de diversaj domaroj kiuj prenas kiel nomigotialon la ekzisto de pino (plej probable granda pino malkutime en la areo) kiu utilis kiel referenco, same kiel en aliaj samareaj lokoj kiaj Cabeza del Pinar, situa en la najbara teritorio de Fuencaliente.
En ĉirkaŭaĵo estas surrokaj prahistoriaj pentraĵoj en tri lokoj el kiuj unu ege proksime al la vilaĝo. Plej verŝajne en la mezepoko (kaj araba kaj kristana) dependis de Mestanza kiu havis kastelon.
Dum la 16a jarcento tiu teritorio suferis la konfliktoj inter la municipoj de Puertollano kaj Mestanza pro ties posedo.
El 1873 sendependiĝis.
Dum la 19a jarcento la populacio kreskis ĝis meze de la 20a jarcento; de tiam pro elmigrado ne nur eksteren sed ankaŭ al komarka centro de Puertollano la loĝantaro ege descendis al kvinono.
Jaroj de censo de la populacio | 1826 | 1848 | 1887 | 1897 | 1950 | 1974 | 1998 | 2004 |
Loĝantoj | 513 | 396 | 933 | 897 | 2,219 | 1,473 | 565 | 442 |
Estas asocioj ekologiisma, pri futbaleto, de ĉasistoj, de dommastrinoj, kiu organizas instruajn kursetojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.