komunumo en Rogaland, Norvegio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sola estas komunumo de Norvegio. Ĝi situas en la norda parto de la tradicia distrikto Jæren en la provinco Rogaland. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 28 315 loĝantoj sur areo de 69,05 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 410 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Klepp, Sandnes, Stavanger kaj Randaberg.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sola (apartigilo) |
Sola | |||
---|---|---|---|
komunumo de Norvegio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Norvegio | ||
Provinco | Rogaland | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 28 315 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 410 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 58° 53′ N, 5° 38′ O (mapo)58.885.628611 [+] | ||
Areo | 69,05 km² (6 905 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sola [+] | |||
La nomo de la komunumo (antaŭe parokejo) devenas de la iama farmo Sola (en la malnovnordlanda lingvo: Sóli) de la tempo kiam konstruita estis tie la unua preĝejo (nun la ruinaĵoj, vidu la apudan foton). La nomo estas malnova, kaj ĝia signifo estas ne konata, tamen la norvega vorto "sól" signifas "suno", do probable la nomo povas havi la ligon kun la suno.
La blazono devenas de la jaro 1982. Sur la blazono la du ondoj simbolas la sablajn plaĝojn en la komunumo Sola.
En la komunumo Sola estas abundo de la spuroj de la homa agado, de la ŝtonepoko tra la bronzepoko, la tempoj de vikingoj ĝis hodiaŭ. Abundas la eltrovaĵoj: tomboj, multaj historiaj monumentoj kaj spuroj de la bienoj kiuj pruvas pri la graveco de la regiono jam de la bronzepoko. La tumuloj en Rege tio estas la plej riĉaj tumuloj en Norvegio de la bronzepoko.
De la tempo de vikingoj estas famaj historiaj nomoj: La Harald Belhara (Harald la 1-a (Norvegio), norvege Harald Hårfagre (ĉirkaŭ 865 - 933), kaj Erling Skjalgsson (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 975). Ili ambaŭ ege gravaj en la historio de Norvegio. La unua estas konata kiel la Unua Reĝo de Norvegio, iu lasta estas konata kiel reĝo de Rygen. La malvarman posttagmezon antaŭ la Kristnasko en la jaro 1028 okazis tie la batalkampo Aslak Fitjaskall apud Boknem, kie la armeo de Erling Skjalgsson estis atakita de Olavo la 2-a (Norvegio), Olav Haraldsson, la Sankta Olavo, kaj liaj taĉmentoj.
La centro de la komunumo estas la urbo Sola.
Petrol-industrio, haveno kaj flughaveno (vidu la apudan foton).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.