![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bb/Volc%25C3%25A1n_Socompa.jpg/640px-Volc%25C3%25A1n_Socompa.jpg&w=640&q=50)
Socompa
monto en Argentino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Socompa [soKOMpa] estas granda kompleksa stratovulkano ĉe la landlimo de Argentino kaj Ĉilio. Ĝi estas plej bone konata pro sia granda rubglitejo, kiu estas amplekse akceptita kiel la plej bone konservata ekzemplo de tiu tipo de kuŝejo en la mondo, kaj ankaŭ elstara kiel hejmo de la plej altaj konataj mikrobiaj ekosistemoj de la mondo.
Socompa | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
monto • vulkano | |||
Alteco |
6 051 m | ||
Geografia situo | 24° 24′ S, 68° 15′ U (mapo)-24.393333333333-68.256111111111 f4 | ||
| |||
| |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bb/Volc%C3%A1n_Socompa.jpg/640px-Volc%C3%A1n_Socompa.jpg)
La okcidenta bordo de la vulkano limas kun la Monturaqui Baseno, kiu estas tenita de la menciita kuŝejo. La minejo Escondida nune havas reton de ŝoseoj tra tiu areo, danke al kiu oni pumpas grundakvon por la uzado en najbara kupromino. La suda bordo de la kuŝejo estas bordita de la trans-Anda fervojo el Antofagasta al Salta, kvankam tiu estas rare uzata.
Tiu vulkano estas malfacile atingebla - ĉu el la nordo laŭlonge de vojaĉoj sude de Miscanti Pasejo, aŭ el okcidento tra la kupromino Escondida. Ambaŭ vojoj postulas tut-tagan ŝoforadon kaj pro la granda kvanto de uzota tempo gravan planadon.