radikala filozofio From Wikipedia, the free encyclopedia
Socia ekologio estas radikala filozofio, evoluigita de Elisée Reclus kaj revivigita de Murray Bookchin dum la 1960-aj jaroj. Ĝi pretendas, ke modernaj ekologiaj problemoj havas radikojn en profundaj sociaj problemoj, precipe en dominaj, hierarĥiaj politikaj kaj sociaj sistemoj. Ĉi tiuj rezultis je senkritika akcepto de la totala filozofio de "kresku-aŭ-mortu." Ĝi sugestas, ke individua agado kiel etika konsumismo estas senefika kontraŭ la problemo, kaj ke oni devas pripensi pli nuance etike, kaj partoprenu kolektivan agadon bazitan sur radikalaj demokrataj idealoj. La malsimpleco de rilatoj inter homoj kaj naturo estas emfazita, kune kun la graveco de establi sociajn strukturojn por pritrakti ĉi tion.
Socia ekologio estas, laŭ siaj ĉefaj porpledantoj, "kohera profunda kritiko de nunaj sociaj, politikaj, kaj kontraŭekologiaj tendencoj" kaj ankaŭ "rekonstrua, ekologia, komunuma, kaj etika vido de socio."
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.