Socia aranĝado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉe sociaj animaloj, inklude homojn, Socia aranĝado aŭ Aliaranĝado estas aktiveco per kiu individuoj de grupo purigas aŭ plibonigas la korpon de alia aŭ ties aspekto. Ĝi estas grava socia aktiveco, kaj rimedo per kiu animaloj kiuj loĝas proksime povas psikologie rilatiĝi ka plifortigi sociajn strukturojn, familiajn ligojn, kaj konstrui rilataron. Socia aranĝado estas uzata ankaŭ kiel formo de reamikigo kaj sistemo por konfliktosolvado ĉe kelkaj specioj.
Fakte temas pri uzado de ordinara aranĝada kutimaro, nome rimedo por akiri higienoj kaj bonkvalitan sanon, per kiu animalo helpas alian animalon puriĝi samtempe ke oni helpas formi socian ligon kaj fidon inter ili.
Multaj bestoj prizorgas unu la alian en la formo de karesado, gratado kaj masaĝado. Ĉi tiu agado ofte servas por forigi fremdan materialon de la korpo por antaŭenigi la komunan sukceson de ĉi tiuj socie aktivaj bestoj.