vira nacia teamo de futbalo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Slovaka nacia teamo de futbalo - slovake Slovenské národné futbalové mužstvo - oficiale naskiĝis komence de 1994, jaron post kiam komence de 1993 naskiĝis la nuna ŝtato Slovakio. Antaŭis ĝin jam nacia teamo de la slovaka ŝtato kiu ekzistis inter la jaroj 1939 kaj 1945 kadre de la Dua Mondmilito. Krome inter la jaroj 1920 kaj 1993 ekzistis komuna ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo de slovakaj kaj ĉeĥaj futbalistoj, kiu siatempe estis inter la plej bonaj naciaj teamoj de futbalo tutmonde kaj sukcese progresis en mondaj kaj kontinentaj turniroj (kvankam la ŝtato Ĉeĥoslovakio jam malfondiĝis la 1-an de januaro 1993, la ĉeĥoslovaka nacia teamo en tiu formo ankoraŭ pluekzistis ĝis la fino de tiu jaro).
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Slovakio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj. |
Slovaka nacia teamo de futbalo | ||
---|---|---|
asocio | Slovenský futbalový zväz Slovaka Futbal-Asocio | |
konfederacio | UEFA | |
unua matĉo | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 0 - 1 Slovakio 1994 | |
plej granda gajno | Slovakio 7 - 0 Liĥtenŝtejno 2004 Slovakio 7 - 0 San-Marino 2007 kaj 2009 | |
plej granda perdo | Argentino 6 - 0 Slovakio 1995 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 1 (unuafoje en 2010) | |
plej bona rezulto | ankoraŭ ne decidite | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | inter 1996 ĝis 2008 ne kvalifikiĝis | |
La unua internacia matĉo de la nuna slovaka teamo estis kontraŭ Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj la 2-an de februaro 1994. Enlande la teamo ricevis la kromnomon Repre - mallongige por "la reprezentantoj". Plurfoje la antaŭa ĉeĥoslovakia teamo kvalifikiĝis por kaj sukcese luktis en la Futbala Mondpokalo: La nuna nur-slovaka teamo unuafoje partoprenis la mondan turniron - konkure pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.