Slovaka krono
eksa valuto uzita en Slovakio (1993–2008) / From Wikipedia, the free encyclopedia
La slovaka krono (slovake slovenská koruna) estis la oficiala valuto de la ŝato Slovakio ekde la 8-a de februaro 1993 ĝis la 31-a de decembro 2008.
Slovaka krono | |
---|---|
eksvaluto • krono | |
Ŝtato: | Slovakio |
Subdivido: | 100 heleroj (halierov) |
Kodo laŭ ISO 4217: | SKK |
Mallongigo: | Sk |
Ŝanĝokurzo | 1 EUR = 30,126 SKK
(porĉiama) |
Ĝi ekvalidis rapide post la divido de Ĉeĥoslovakio kaj la fondo de la sendependa ŝtato Slovakio la 1-an de januaro 1993.
Unu slovaka krono egalas al 100 heleroj (slovake unu halier, pluraj halierov). La valuto estas unu el pluraj eŭropaj pagiloj, kiuj nomiĝas krono kaj kies nomo devenas de la krono de la mezepokaj nobelaj regantoj de la lando.
En la slovaka lingvo, koruna kaj halier uziĝas en siaj genitivaj formoj, do koruny aŭ korún kaj halierov, post numeraloj, krom ke la prepozicio aŭ aliaj cirkonstancoj necesigas alian gramatikan kazon. Koruny aperas post la numeroj finiĝantaj per 2, 3 kaj 4, dum korún uziĝas post la aliaj numeroj.