indiĝenoj de la grupo deneoj en Kanado From Wikipedia, the free encyclopedia
La slaveoj (angle Slavey, ankaŭ foje Slave kaj South Slavey) estas Unuaj nacioj, indiĝenoj de la grupo deneoj. Ili tradicie estas indiĝenoj en la regiono ĉirkaŭ la Granda Slavea Lago kaj la Slavea Rivero, kiuj estas nomataj laŭ ili, en la Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado, kaj etendiĝanta al nordorienta Brita Kolumbio kaj nordokcidenta Alberto. Pro tio ke foje forfalas la ipsilono en la angla nomigo, facilas misinterpreto de la vorto kvazaŭ "sklavo" kaj mistraduko ekzemple de la lago al "Granda Sklava Lago", sed la etno kaj la rilata lago kaj rivero tute ne rilatas al la koncepto "sklaveco" - la simila sono estas tute hazarda (same kompreneble la etno kaj lingvo ankaŭ absolute ne rilatas al la "slavoj" en Eŭropo). Ne mirigas ke la etnanoj parolas la slavean lingvon, pri kiu tamen ankoraŭ mankas esperantlingva artikolo. Tamen pri la interrilatoj de la slavea lingvo kun aliaj, proksimaj indiĝenaj lingvoj vidu la artikolon pri la familio atabaska lingvaro kaj pri la superfamilio na-denea lingvaro.
Slaveoj | |||
---|---|---|---|
etno | |||
Indianoj | |||
Deneoj • Unuaj nacioj • Na-denea lingvaro | |||
Suma populacio | |||
2 630 (laŭ la censoo de 2016) | |||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||
| |||
Lingvo(j) | |||
angla, norda kaj suda variaĵoj de la slavea lingvo | |||
Religio | |||
kristanismo, animismo | |||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.