Skapolo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Skapolo (latine scapula) estas maldika plata triangula, dorsoflanka osto de la ŝultro de vertebruloj.
Rapidaj faktoj klaso de anatomia unuo, latine ...
Fermi
Multaj bestoj proksime de la skapolo havas plian oston, kiu nomiĝas korakoido. Ĉe la mamuloj, inter kiuj estas la homoj, la korakoido nur ĉe la monotremoj restis plene evoluinta. Ĉe la ceteraj mamuloj ĝi dum la evoluo reduktiĝis kaj nur restas proceso laŭ la anatomia signifo, do elstaraĵo, de la skapolo: la proceso korakoida (latine processus coracoideus).