Skógafoss
From Wikipedia, the free encyclopedia
Skógafoss estas akvofalo en Islando. Ĝi estas 25 m larĝa kaj 62 m alta. Ĝi situas proksime al la mezo de la suda marbordo islanda, kelkdek kilometroj oriente de Seljalandsfoss. Skógafoss situas ĉe la lerneja kaj muzea vilaĝeto Skógar.
Rapidaj faktoj Akvofalo Skógafoss, akvofalo ...
Akvofalo Skógafoss | |||
---|---|---|---|
akvofalo | |||
Lando | Islando | ||
Rivero | Skógá | ||
Alteco | 62 m | ||
Geografia situo | 63° 31′ 47″ N, 19° 30′ 50″ U (mapo)63.529722222222-19.513888888889 | ||
| |||
Fermi
Ĉe la akvofalo komencas piedira vojeto sur Fimmvörðuháls, la montpasejo inter la glaĉeroj Mýrdalsjökull kaj Eyjafjallajökull.
- Kategorio Skógafoss en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)