Skåne län
From Wikipedia, the free encyclopedia
Skåne län estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo ampleksas tiun de la historia provinco Skanio kaj aldone malgrandan parton de la historia provinco Halando. Administra centro de la provinco estas la urbo Malmö.
Rapidaj faktoj
Skåne län | |
---|---|
Blazono de la provinco | Situo en Svedio |
![]() |
![]() |
Ŝtato | ![]() |
Provinca litero | M |
Provinca kodo | 12 |
Historia(j) provinco(j) | Skanio, iom da Halando |
Ĉefurbo | Malmö |
Komunumoj | 33 |
Provincestro | Anneli Hulthén |
Areo (suma) | 11 034,5 km² |
Loĝantoj | 1 421 969 (stato de 2024) |
Ekestodato | 1997 |
Retejo | Oficiala retejo |
Fermi
Fine de 2024 en la provinco vivis 1 421 969 loĝantoj sur areo de 11 034,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 129 loĝantoj/km².
En sia nuna formo la provinco kreiĝis en 1997 per unuigo de la ĝistiamaj modernaj provincoj Malmöhus län kaj Kristianstads län, per tio reproksimiĝante la provincajn limojn al tiu de la historia provinco Skanio, de kiu ĝi ankaŭ retransprenis la nomon.