![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/33/Sjogren%2527s_syndrome_%25282%2529.jpg/640px-Sjogren%2527s_syndrome_%25282%2529.jpg&w=640&q=50)
Sjögren-sindromo
kronika aŭtoimuna malsano, do kriza malekvilibro de la homa imuna sistemo el la grupo de inflamaj-reŭmatismaj malsanoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sjögren-sindromo aŭ en inversa vortordo sindromo de Sjögren [ˈɧøːɡreːn] - ankaŭ latine dacryo-sialo-adenopathia atrophicans, do [dakrio-sialo-adenopatia atrófikans], la akcento de la unua vorto varias laŭ denaskaj lingvoj, estas en ordo akcentigi la silabojn kiel oni farus en Esperanto, nur la dua vorto ĉiam akcentiĝas je la dua silabo "tró" - estas kronika aŭtoimuna malsano, do kriza malekvilibro de la homa imuna sistemo el la grupo de inflamaj-reŭmatismaj malsanoj, precipe kolagenozoj, certaj malsanoj de kolageno, en kiuj certaj imunĉeloj atakas la histon de eksokrinaj glandoj (precipe la salivaj glandoj kaj larmaj glandoj) tra limfocita infiltrado kaj troa B-ĉela aktiveco. Tio povas konduki al pliaj inflamaj ŝanĝoj en internaj organoj kaj la centra nervosistemo. La sindromo de Sjögren manifestiĝas en morfologiaj ŝanĝoj en la larmaj kaj salivaj glandoj, precipe ŝveliĝo kaj malmoliĝo, kio kaŭzas doloron. La gvidaj simptomoj "sekaj okuloj", do konjunktivito kun maltro da larma likvo (keratoconjunctivitis sicca) kaj "seka buŝo", do maltro da salivo en la buŝa kavo (xerostomia) ankaŭ nomatas "sindromo de sekeco". Oni distingas inter unuaranga, do memstara malsano, nomata primara Sjögren-sindromo (pSS) kaj duaranga simptomaro, nomata sekundara Sjögren-sindromo (sSS), kiuj okazas en kombino de aliaj aŭtoimunaj malsanoj aŭ kolagenaj malsanoj, kiel lupuso, reŭmatoida artrito aŭ sistema sklerozo.[2] La komenca apero de sekaj simptomoj sugestas la "primaran", unuarangan formon.[3]
Sjögren-sindromo | |
---|---|
malfacila malsano laŭ Japania juro • malsano | |
mikroskopa bildo de fokusa limfoida enfiltriĝo en la eta saliva glando | |
KIM-10 | M35.0 |
La malsano estas nomita laŭ la sveda oftalmologo Henrik Sjögren (1899-1986), kiu unue priskribis ĝin en 1933 en sia disertaĵo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/54/Sjogrens_Syndrome.jpg/640px-Sjogrens_Syndrome.jpg)