Kaŝtanventra sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.
Kaŝtanventra sito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kaŝtanventra sito (Sitta castanea) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Aspekto
Ĝi estas birdo 13 cm longa, kies koloro varias inter subspecioj. Ĝi montras brunajn subajn partojn kun helbrunaj aŭ ruĝecaj nuancoj, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo. La subaj partoj estas grizecaj, sed la kapo kun iom da bruneca nuanco. Kiel aliaj sitoj, tiu montras nigran traokulan strion el la nigra beko al la ŝultroj; sub ĝi estas pli malgranda blanka strio. Ĉiukaze estas la ununura grizdorsa, ruĝecventra sito en sia teritorio.
Disvastiĝo
Kvar rasoj en la deklivoj de Himalajo el nordorienta Barato al okcidenta Junano kaj Tajlando estis proponitaj kiel separata specio el la nomiga formo kiu reproduktiĝas en norda kaj centra Barato.[1][2]
Notoj
Libroj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.