vento kiu blovas tra Mediteraneon el Saharo From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiu artikolo temas pri la vento Siroko; pri aliaj signifoj de la vorto vidu sube.
Siroko estas varmega vento venanta el sudaj ĝis sudorientaj direktoj, kiu blovas de Saharo trans Mediteraneo. Ĝi ofte okazas dum printempo, frua somero kaj aŭtuno.
Ĝi estiĝas per la diferencaj temperaturoj inter malvarmaj regionoj de malalta aerpremo en norda Afriko kaj la varmega aero super Saharo. Ju pli granda estas la diferenco de la temperaturoj, des pli forta fariĝas Siroko. Pro ĝia estiĝo super la dezerto ĝi kunportas grandajn amasojn de sablo. Pro tio la aero koloriĝas flave. Videbleco povas esti reduktita ĝis malpli ol 1000 metroj.
Super Afriko Siroko estas seka, super Mediteraneo ĝi alprenas malsekecon, kiu forpluvas ofte super la eŭropaj landoj.
Siroko portas laŭ regiono diversajn nomojn:
Lando | Nomo |
---|---|
Italio | Scirocco, Sirocco |
Hispanio | Leveche |
Katalunio | Xaloc |
Greklando | Sirkos |
Albanio | Shrokë, Shroka |
Kroatio | Jugo (suda vento) |
Montenegro | Jugo |
Francio | Marin, Sirocco |
Nordafriko | Chergui, Chili, Ghibli, Khamsin, Sirocco |
Scirocco estas la nomo de
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.