Sinekdoĥo
vortfiguro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sinekdoĥo (aŭ "sinekdoko") (de la malnovgreka συνεκδοχή) estas parolfiguro, speco de metonimio en kiu:
- Parto de io estas uzata por la tuto,
- La tuto estas uzata por parto,
- Specio estas uzata por la genro,
- La genro estas uzata por specio, aŭ
- La substanco, el kio io fariĝas, estas uzata por tiu aĵo.
Oni ne konfuzu sinekdoĥon kun metaforo, kiu estas parolfiguro bazita sur komparo.
Sinekdoĥo estas unu el la plej ordinaraj manieroj karakterizi kaj poste referenci fikcian rolulon. Ofte iu estas konsekvence priskribata per unu sola korpa aŭ vesta parto, ekz-e la okuloj aŭ la ruĝa kufo, kiu iĝas reprezentaĵo de la tuta persono.
Sonetoj kaj aliaj formoj de ampoezio ofte uzas sinekdoĥojn por karakterizi la amaton per terminoj de individuaj korpopartoj prefere al la tuta, kohereca memo. Tiu kutimo aparte oftas en la Petrarka soneto, kie la idealigita amato ofte estas priskribata parton post parto, de kapo ĝis piedpinto.