La Sinagogo de Kunszentmárton estas pompa historia monumento, kiu nun funkcias kiel koncerthalo pri Béla Bartók.
Sinagogo de Kunszentmárton | |||
---|---|---|---|
sinagogo koncertejo | |||
Situo | |||
Geografia situo | 46° 50′ 12″ N, 20° 17′ 16″ O (mapo)46.83660744169320.287890519695 | ||
| |||
Judaj urbanoj komencis loĝi en Kunszentmárton en la frua 19-a jarcento. Ilia preĝdomo bruldetruiĝis en 1906. La nun videbla secesia sinagogo estis konstruita en la jaroj 1911 kaj 1912. Dum la nazia erao 1944 la loko estis provizora deportejo de judoj, poste ĝi ne estis uzita longe. Ekde 1964 kooperativo profitis ĝis kiel stokejo de mebloj. Depost fino de la socialismo la municipo aĉetis ĝin kaj trakonstruis al koncerthalo. La inaŭguro okazis en 2000, poste krom la koncertoj ankaŭ ekspozicioj estas videblaj.
La konstruaĵo situas sola en korto ĉe stratangulo. La fasado estas simetria, meze la ĉefenireja parto iomete reliefas, ĉe ambaŭ anguloj malaltaj kvadrataj turoj pli bone reliefas. Ankaŭ la turoj havas enirejojn (iam por virinoj) nun al la U-forma galerio. Super la ĉefenirejo granda rondfenestro estas videbla.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.